Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 351 (2013-04-13)
[esperantic.org] István Ertl instruos en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 2013!

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! Unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.

Ĉi-jare, la studentoj povos resti post NASK por partopreni en la landa kongreso de Esperanto-USA (5-8a de julio, ĝi okazos en la sama kongresejo kaj loĝejo). Por partopreni la landan kongreson, bv. fari la necesan aranĝojn ĉe http://www.esperanto-usa.org.

Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), por pli da informoj, aŭ vizitu NASK-retejon: http://esperanto.org/nask/.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026